Bonvenon ĉe DVD-projektoj de E@I

Tio ĉi estas beta-versio de paĝo por prezenti DVD-projektojn, kreatajn de E@I. Nun ĝi enhavas informojn pri 2 ĉefaj lastatempaj projektoj:

  • DVD-Romo "Esperanto elektronike"
  • DVD-video "Esperanto estas..."

 Ambaŭ DVDj estas aĉeteblaj kaj mendeblaj ankaŭ pere de ĉi tiu paĝo. Vidu pli da detaloj pri la diskoj en sekcioj: Produktoj, Mendoj.

Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“!!!

Post 5 jaroj ekde la unua eldono E@I nun planas la 3-an re-eldonon de la populara disko „Esperanto elektronike“. De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. Nun ni lanĉas novan antaŭmendan kampanjon, por kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon  ĝis somero 2011. Helpu ankaŭ vi!

Legu pli en la sekcioj "Produktoj" kaj "Mendoj". 

DVD-video "Esperanto estas..." kaj DVD-ROMo "Esperanto elektronike"

Ne maltrafu la eblon por malmultkosta aĉeto de diskoj kaj samtempe helpu al la projektoj sukcesi. Nur danke al viaj mendoj ni povas krei ĉiam novajn kaj bonkvalitajn varojn, kiuj utilas kaj por informado pri Esperanto, kaj por instruado kaj utiligado de ĝi.
Pri ebleco aĉeti la diskojn legu pli detale ĉe mendoj.

 

 Vidu ĉiujn 6 partojn de la filmo en EO: https://www.esperantoestas.blogspot.com/

En aliaj lingvoj vidu ĉe: https://www.youtube.com/profile?user=Esperantoestas&view=playlists

Subtenu nian agadon - mendu la diskojn aŭ mondonacu

Se vi volas subteni agadon de E@I kaj/aŭ iun de niaj konkretaj projektoj, eblas donaci monon al ni, aŭ mendi iun de niaj varoj kaj tiel subteni la agadon.

Por mondonaci pere de via UEA-konto, skribu al "financoj@uea.org" kaj transpagu al konto "ecxei-v". Se vi volas subteni konkretan projekton, tiam menciu tion kiel indiko, ekz.: "por DVD Esperanto estas". Pli altajn sumojn eblas ankaŭ donaci al nia banko-konto en Slovakio.

News

Filmoj spekteblas rete

06/06/2008 22:40
Ĉiuj 6 partoj de la filmo "Esperanto estas..." spekteblas ĉe paĝaro/blogo de R.Pavinski - ĉefa kreanto de la filmo. Viaj komentoj pri filmo (ĉu kiel tuto aŭ pri unuopaj partoj) estas bonvenaj. Ankaŭ vi povas mendi jam la diskojn (ĝis la 15a de julio validas favoraj, antaŭmendaj prezoj!)
>>

Subtekstoj kaj voĉoj por la filmo

06/06/2008 21:40
Por la DVD-video "Esperanto estas..." estis atingita rekorda kvanto de tradukoj - subtekstoj aperos en minimume 29 lingvoj! Voĉaj registraĵoj estos ŝajne en 6 lingvoj. Se via lingvo mankas en la DVD kaj vi pretus helpi pri tradukado, kontaktu nin .
>>

Retejo lanĉita

06/06/2008 20:00
Hodiaŭ estis lanĉita beta-versio de paĝaro de E@I pri ĝiaj DVD-projektoj. Ĉefa ĝia celo estas informi pri la projektoj, ebligi pli proksime konatiĝis kun ili, ilia enhavo kaj celo. Aldone eblas mendi la diskojn kaj helpi tiel pluevoluigi la organizon, kiu estas bazita je projekta laboro - tial...
>>
All articles

Items: 11 - 13 of 13

<< 1 | 2

Search site

© 2008 E@I - Ĉiuj rajtoj rezervitaj

https://www.ikso.net