Nova (tria) eldono de la DVD aperis!

22/07/2011 12:31

La 21-an de julio 2011 estis la nova eldono de la DVD Esperanto elektronike prezentita unuafoje dum la ILEI-konferenco. La disko estis eldonita en 6000 ekzempleroj. La disko enhavas multe da novaj materialoj (Esperanto-revuoj, libroj, muziko, filmoj, vortaroj ktp.), aldone ĝi haveblas kontraŭ bonega prezo de nur 1,- EUR! (por mendoj ekde 50 pecoj). Se vi ne antaŭmendis la diskon sed tamen dezirus aĉeti ĝin ankoraŭ, kontaktu nin ĉe: dvd@ikso.net.

Back

Search site

© 2008 E@I - Ĉiuj rajtoj rezervitaj

https://www.ikso.net