DVD-video "Esperanto estas..."
Inform-filmo pri Esperanto, 43-minutoj, 6 partoj. Filmo origine en Esperanto, en 2 versioj - dividitaj laŭ la lingvoj, en kiuj ĝi aperas (entute kun 10 voĉoj/dublado kaj aldonaj 29 subtekstoj - vidu sube liston kaj dividon de ili).
Aĉeti la diskojn (kun nepra mencio kun version - ĉu A aŭ B) eblas kontraŭ favora prezo - nur 2 au 3 EUR/peco (depende de mendo-kvanto). La diskoj estos sekve transportotaj al vi laŭ interkonsento (kutime liverado perpoŝte - tiam necesas alkalkuli sendokostojn - depende de la lando kaj kvanto)
Lingvoj sur la DVD:
DISKO B *sontrakoj* 01.esperanto 02.angla 03.franca 04.germana 05.itala 06.portugala *subteksttrakoj* 01.esperanto 02.angla 03.franca 04.germana 05.itala 06.portugala 07.hispana 08.kataluna 09.okcitana 10.nederlanda 11.dana 12.sveda 13.finna 14.hungara 15.greka |
DISKO A |
Kovrila lingvo: la diskoj estos liverataj kun kovrilo ("layout") en Esperanto. Aldone ekzistas jenaj nacilingvaj versioj de la kovrilo-paĝo: EN, DE, IT, RU. Se vi volas ricevi la diskojn kun kovrilo en propra lingvo - (alia ol supre menciitaj), eblas fari apartan presadon de kovrilaj bildoj por ankaŭ malgrandaj mendoj, sed tiam necesas krompago pro pretigo kaj presado de eta kvanto de kovriloj. 1 kovrila bildo tiam kostos 0,40 EUR. Do ĉe ekz. 100 diskoj vi alkalkulu al sumo por DVDj /200 EUR/ ankoraŭ 40 EUR pro la kovrilo. Pri lingvo-versio dezirata (se alia ol Esperanto) nepre informu dum via mendo.
Prezo de disko: 3 EUR/peco - ĉe mendo ekde 25 ĝis 99 DVDj
2 EUR/peco - ĉe mendo de 100 kaj pli da DVDj
Rim.: E@I ne zorgos pri popecaj mendoj - tiajn bv. fari al unuopaj landaj asocioj, resp. al UEA, FEL...