Products

DVD-video "Esperanto estas..."

DVD-video "Esperanto estas..."

Inform-filmo pri Esperanto, 43-minutoj, 6 partoj. Filmo origine en Esperanto, en 2 versioj - dividitaj laŭ la lingvoj, en kiuj ĝi aperas (entute kun 10 voĉoj/dublado kaj aldonaj 29 subtekstoj  - vidu sube liston kaj dividon de ili).

Aĉeti la diskojn (kun nepra mencio kun version - ĉu AB) eblas kontraŭ favora prezo - nur 2 au 3 EUR/peco (depende de mendo-kvanto). La diskoj estos sekve transportotaj al vi laŭ interkonsento (kutime liverado perpoŝte - tiam necesas alkalkuli sendokostojn - depende de la lando kaj kvanto)

Lingvoj sur la DVD:

 

DISKO B

*sontrakoj*
01.esperanto
02.angla
03.franca
04.germana
05.itala
06.portugala

*subteksttrakoj*
01.esperanto
02.angla
03.franca
04.germana
05.itala
06.portugala
07.hispana
08.kataluna
09.okcitana
10.nederlanda
11.dana
12.sveda
13.finna
14.hungara
15.greka

DISKO A

*sontrakoj*

01.esperanto
02.angla
03.slovaka
04.ĉeĥa
05.pola
06.ĉina

*subteksttrakoj*

01.esperanto
02.angla
03.slovaka
04.ĉeĥa
05.pola
06.ĉina
07.slovena
08.kroata
09.serba
10.litova
11.rusa
12.japana
13.korea
14.vjetnama
15.persa
16.hebrea

 

Kovrila lingvo: la diskoj estos liverataj kun kovrilo ("layout") en Esperanto. Aldone ekzistas jenaj nacilingvaj versioj de la kovrilo-paĝo: EN, DE, IT, RU.          Se vi volas ricevi la diskojn kun kovrilo en propra lingvo - (alia ol supre menciitaj), eblas fari apartan presadon de kovrilaj bildoj por ankaŭ malgrandaj mendoj, sed tiam necesas krompago pro pretigo kaj presado de eta kvanto de kovriloj. 1 kovrila bildo tiam kostos 0,40 EUR. Do ĉe ekz. 100 diskoj vi alkalkulu al sumo por DVDj /200 EUR/ ankoraŭ 40 EUR pro la kovrilo. Pri lingvo-versio dezirata (se alia ol Esperanto) nepre informu dum via mendo.

Prezo de disko: 3 EUR/peco - ĉe mendo ekde 25 ĝis 99 DVDj

2 EUR/peco - ĉe mendo de 100 kaj pli da DVDj

Rim.: E@I ne zorgos pri popecaj mendoj - tiajn bv. fari al unuopaj landaj asocioj, resp. al UEA, FEL...

>>

DVD-Romo "Esperanto elektronike"

DVD-Romo "Esperanto elektronike"

Komputila DVD kun amaso da materialo pri Esperanto. Gravaj partoj de enhavo estas tradukitaj al 26 lingvoj. Dutavola, 9GB disko. Je dispono estas lastaj ĉ. 500 pecoj de la 2-a eldono.

Kovrila lingvo: eblas elekti de pluraj lingvoj por la kovrilo ("layout") - ĉe mendo bv. mencii lingvo(j)n, en kiu(j) vi volas ricevi la diskojn (eblas ankaŭ laŭbezone elekti plurajn lingvojn de la suba listo).

Lingvo-versioj haveblaj por kovriloj: angla, Esperanto, franca, germana, hispana, itala, kataluna, litova.

Prezo de disko: 3 EUR/peco - ĉe mendo ekde 25 ĝis 99 DVDj

                      2 EUR/peco - ĉe mendo de 100 kaj pli da DVDj

Rim.: E@I ne zorgos pri popecaj mendoj - tiajn bv. fari al unuopaj Landaj Asocioj, resp. al UEA, FEL...

>>

Search site

© 2008 E@I - Ĉiuj rajtoj rezervitaj

Create a commercial website :: Webnode

http://www.ikso.net