Bonvenon ĉe DVD-projektoj de E@I
Tio ĉi estas beta-versio de paĝo por prezenti DVD-projektojn, kreatajn de E@I. Nun ĝi enhavas informojn pri 2 ĉefaj lastatempaj projektoj:
-
DVD-Romo "Esperanto elektronike"
-
DVD-video "Esperanto estas..."
Ambaŭ DVDj estas aĉeteblaj kaj mendeblaj ankaŭ pere de ĉi tiu paĝo. Vidu pli da detaloj pri la diskoj en sekcioj: Produktoj, Mendoj.
Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“!!!
Post 5 jaroj ekde la unua eldono E@I nun planas la 3-an re-eldonon de la populara disko „Esperanto elektronike“. De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. Nun ni lanĉas novan antaŭmendan kampanjon, por kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon ĝis somero 2011. Helpu ankaŭ vi!
DVD-video "Esperanto estas..." kaj DVD-ROMo "Esperanto elektronike"
Ne maltrafu la eblon por malmultkosta aĉeto de diskoj kaj samtempe helpu al la projektoj sukcesi. Nur danke al viaj mendoj ni povas krei ĉiam novajn kaj bonkvalitajn varojn, kiuj utilas kaj por informado pri Esperanto, kaj por instruado kaj utiligado de ĝi.
Pri ebleco aĉeti la diskojn legu pli detale ĉe mendoj.
Vidu ĉiujn 6 partojn de la filmo en EO: https://www.esperantoestas.blogspot.com/
En aliaj lingvoj vidu ĉe: https://www.youtube.com/
Subtenu nian agadon - mendu la diskojn aŭ mondonacu
Se vi volas subteni agadon de E@I kaj/aŭ iun de niaj konkretaj projektoj, eblas donaci monon al ni, aŭ mendi iun de niaj varoj kaj tiel subteni la agadon.
Por mondonaci pere de via UEA-konto, skribu al "financoj@uea.org" kaj transpagu al konto "ecxei-v". Se vi volas subteni konkretan projekton, tiam menciu tion kiel indiko, ekz.: "por DVD Esperanto estas". Pli altajn sumojn eblas ankaŭ donaci al nia banko-konto en Slovakio.
News
Filmoj spekteblas rete
06/06/2008 22:40———
Subtekstoj kaj voĉoj por la filmo
06/06/2008 21:40———
Retejo lanĉita
06/06/2008 20:00———
All articles