DVD-video "Esperanto estas..."

14/07/2008 22:45

Atentu!

La DVD "Esperanto estas..." NE estos eldonita ĝis UK! La disko verŝajne povos aperi oktobre 2008, ĝis tiam daŭre eblos (ĝis 30a de sept.) fari antaŭmendojn, kaj tiel entute helpi aperigi la diskon.

-----------------------------------------

Jen, finfine venas eblecoj por antaŭmendi la diskon kun la filmo pri Esperanto en bona kvalito, kun 29 subtekstoj kaj 5 nacilingvaj voĉoj. Atentu - antaŭmenda periodo daŭras nur monaton - ĝis la 15a de julio!

Ĝis kiam: Antaŭmenda periodo daŭros ĝis la 15a de julio, por povi liveri la diskojn al UK en Roterdamo, kie ili aperos la 19an de julio (eblos liveri ankaŭ al IJK kaze de deziro, same senpage).

Atentu! - por presi kovrilojn de la diskoj ni bezonos scii pri lingvoj, kiujn oni presu - jam ĝis la 1a de julio! Do kaze de bezono de propra lingvo sur DVD-kovrilo, bv. mendi (aŭ almenaŭ mencii la mendon baldaŭan) la diskojn kun vialingva kovrilo ĝis la 1a de julio!!!

Kiel mendi: mendojn bv. fari rete: dvd@ikso.net aŭ petro@ikso.net aŭ telefone: +421 902 203 369.

Antaŭpago: Mendoj validos nur post la ricevo de antaŭpago (=duono de la sumo de menditaj diskoj), kiu devas veni ĝis la 15a de julio al nia konto.

Pagoj: eblas pagi aŭ per nia UEA-konto "ecxi-v" aŭ al nia konto en banko en Slovakio. (Ev. eblus finpagi diskojn ankaŭ dum UK aŭ IJK persone, kontante)

Prezo: Nur 2 EUR ĉe mendo de 100 pecoj kaj pli, 3 EUR ĉe mendo de 25-99 pecoj!

Sendokostoj: La livero de diskoj al UK estos senpaga, sen kromaj pagoj por liverado/sendokostoj. Kaze ke vi mendos kaj volos liveron al alia loko (t.e. sendi poŝte), tiam necesos alkalkuli la sendokostojn.

 

Banko-datumoj:
kontonumero: 8887398/5200
nomo de la konto:
EAI
IBAN:
SK7552000000000008 887398
BIC/SWIFT kodo: OTPVSKBX

adreso de la banko:
OTP Banka Slovensko, a.s.
Pobočka, Nám. SNP 212/4
SK-958 01 Partizánske
Slovakio

Back

Search site

© 2008 E@I - Ĉiuj rajtoj rezervitaj

https://www.ikso.net