Mendoj de DVD "Esperanto elektronike", 3-a eldono

21/05/2011 21:16

Jen detaloj por antaŭmendi la 3-an eldonon de la disko Esperanto elektronike:

Ĝis kiam: Antaŭmenda periodo daŭros ĝis la 2-a de julio, por povi liveri la diskojn al UK en Kopenhago, kie ili aperos la 23an de julio (eblos liveri ankaŭ al SES kaze de deziro, same senpage).

Atentu! - por presi kovrilojn de la diskoj ni bezonos scii pri lingvoj, kiujn oni presu - jam ĝis la 25-a de junio! Do kaze de bezono de propra lingvo sur DVD-kovrilo, bv. mendi (aŭ almenaŭ mencii la mendon baldaŭan) la diskojn kun vialingva kovrilo ĝistiu tempo!!! Apartajn lingvo-versiojn eblas presi ekde mendo de pli ol 500 pecoj. (Oficiale estos presita dulingva - EO-EN versio de la kovrilo.)

Kiel mendi: mendojn bv. fari rete: dvd@ikso.net aŭ petro@ikso.net aŭ telefone: +421 902 203 369.

Antaŭpago: Mendoj validos nur post la ricevo de antaŭpago (=duono de la sumo de menditaj diskoj), kiu devas veni ĝis la 2a de julio al nia konto.

Pagojeblas pagi aŭ per nia UEA-konto "ecxi-v" aŭ al nia konto en banko en Slovakio. (Ev. eblus finpagi diskojn ankaŭ dum UK aŭ SES persone, kontante.)

Prezo: Nur 1 EUR ĉe mendo de 50 pecoj kaj pli, nur 0,90 EUR/peco ĉe mendo de 500 pecoj kaj pli! 

Sendokostoj: La livero de diskoj al UK estos senpaga, sen kromaj pagoj por liverado/sendokostoj (samo validas por livero al SES). Kaze ke vi mendos kaj volos liveron al alia loko (t.e. sendi poŝte), tiam necesos alkalkuli la sendokostojn.

Banko-datumoj:
kontonumero: 8887398/5200
nomo de la konto: 
EAI
IBAN: 
SK7552000000000008 887398
BIC/SWIFT kodo: OTPVSKBX

adreso de la banko:
OTP Banka Slovensko, a.s.
Pobočka, Nám. SNP 212/4
SK-958 01 Partizánske
Slovakio

 Vidu la bildojn de la kovrilo en "Fotogalerio" kaj priskribon de la projekto/disko en "Produktoj".

Tags:

| |

Back

Search site

© 2008 E@I - Ĉiuj rajtoj rezervitaj

https://www.ikso.net