Nova eldono de DVD Esperanto elektronike

15/05/2011 08:12

Jam la 3-a eldono de la DVD Esperanto elektronike aperos en julio 2011!

La disko havos eĉ pli buntan enhavon, aperos pli da libroj, gazetoj, muziko, videoj. Krome - la disko havos 2 grandajn ŝanĝojn: 1. Kovrilo - estos malpli granda, papera/kartona. (Simila al la pola disko "Esperanto") Tiel estos la disko pli facile portebla, malpli granda, dika kaj malpeza - por ankaŭ pli facila sendado perpoŝte. 2. Prezo - danke al granda pres-kvanto la disko kostos nur 1 EUR!!! Krome - por organizoj, kiuj mendos pli ol 500 pecoj, la prezo estos nur 0,90 EUR! Do la disko jam kostos malpli ol unu kafo en kafejo :) Tio povos helpi disvastigi la diskon - kontraŭ tia prezo estas facile donaci ĝin au vendi. 

Back

Search site

© 2008 E@I - Ĉiuj rajtoj rezervitaj

https://www.ikso.net