Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“

Nova eldono de DVD-Romo „Esperanto elektronike“

Enkonduke

Post 5 jaroj ekde la unua eldono E@I nun planas la 3-an re-eldonon de la populara disko „Esperanto elektronike“. De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. Nun ni lanĉas novan antaŭmendan kampanjon, por kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon.

 

Kia estas prezo?

Bonega! :) Disko kontraŭ 0,90 EUR? Jes, ĉe ni eblas!

1 EUR/peco – ĉe mendo ekde 50-499 pecoj.

0,90 EUR/peco – ĉe mendo de pli ol 500 pecoj.

La prezo povas esti tiom malalta pro amasa produktado – por tio ni bezonas atingi kvanton de 5000 diskoj – kio espereble ĝis somero realigeblas – ni tamen jam havas mendojn por 3000.

Se do ankaŭ vi volas havi diskojn kontraŭ bona prezo, antaŭmendu ilin kaj helpu tiel atingi la bezonatan kvanton! Antaŭmendi eblas ĝis la fino de junio.

Rim.: E@I ne okupiĝos pri popeca vendado. Por tio bv. kontakti diversajn libroservojn. Minimuma mendo-kvanto estas 50 diskoj.

 

Kio estos nova?

Unue – prezo! :) (vidu detalojn supre).

Due – kovrilo. La disko estos ĉi-foje en papera/kartona kovrilo, kiu okupas malmulte da spaco kaj estas pli malpeza kaj pli ekologia. Tia kovrilo ebligas ankaŭ ŝpari sendokostojn – ĉar la diskoj estos malpezaj kaj tiel eblos sendi pli da ili kontraŭ malpli alta sendokosto.

Trie - enhavo: ĝi estos eĉ pli riĉa kaj bunta. Al la ĝisnuna enhavo (5,6GB) aldoniĝos multo nova:

  • novaj gazetoj (pluraj jarkolektoj de la revuoj Esperanto, Kontakto, TEJO Tutmonde, Informilo por Interlingvistoj)

  • novaj libroj (eldonaĵoj de UEA, Espero kaj pluraj aliaj)

  • nova muziko (kunlabore kun Vinilkosmo kaj pluraj artistoj)

  • novaj filmetoj (filmetoj „Esperanto estas...“, videoklipoj ktp.)

  • nova submenuo – Informiloj por disponigi buntajn materialojn - afiŝoj, faldfolioj ktp.

  • novaj lingvoj (kies lingvo mankas kaj pretas traduki, kontaktu nin :)

Do entute temos pri pli ol 7GB da materialo pri kaj/aŭ en Esperanto!

 

Kiam ĝi pretos?

Meze de julio 2011 – por povi distribui la diskon dum UK en Kopenhago kaj poste dum aliaj someraj E-aranĝoj (SES, FESTO, IJS ktp.)

 

Kie ĝi haveblos?

Distribuado okazos aŭ dum la diversaj someraj E-aranĝoj (UK, SES, IJS, ktp.), aŭ poŝte.

Avantaĝo de la nova eldono estas ĝia malgrando kaj malpezo – tiel oni atingas malaltan sendokoston, eĉ por grandaj kvantoj.

 

En kiuj lingvoj?

La ĝisnuna versio enhavas 26 lingvojn. Por la nova ni esperas pri pliriĉigo – tamen la multlingveco de la disko estas ankaŭ en viaj manoj – ni volonte aperigos/aldonos novajn lingvojn, sed ni ne povas traduki la enhavon. Se vi interesiĝas kaj pretas volontule traduki la bezonatajn tekstojn (ne estas multaj) al via lingvo, bv. kontakti nin ĉe: dvd@ikso.net

 

Kiu kunlaboris?

Pri la disko fakte kunlaboris pli ol 100 personoj (ni listigas ilin en la disko mem). Nome de organizoj estas ĉefaj helpantoj/kunlaborantoj:

E@I, UEA, TEJO, Vinilkosmo, STEB

 

Kia estas la enhavo?

Riĉa, bunta, valora, unika, kvalita, Esperanta :)

 

Kiel ĝi uzeblas?

Vi povas utiligi la diskon diversmaniere:

  • disdoni ĝin (al via konatoj, amikoj, familianoj, klubanoj, membroj ktp.)

  • vendi ĝin (en libroservo, al interesiĝantoj, dum ekspozicioj ktp.

  • pere de ĝi prezenti Esperanton (kaj ĝian buntecon) dum prelegoj, ekspozicioj ktp.

  • Donaci ĝin (por konkursoj, dum ekspozicioj, al plej fervoraj lernantoj ktp. :)

  • meti ĝin al kongresaj sakoj (dum via E-renkontiĝo, kongreso ktp.)

    La bona prezo ebligas vere amasan utiligon de la disko.

 

Kiel mendi ĝin?

Facile :) Sufiĉas kontakti nin ĉe: dvd@ikso.net (ĉefa respondeculo: Peter Baláž) kaj mendi deziratan kvanton. (Bone legu parton pri la prezo de disko). Legu ankaŭ detalojn pri pagoj kaj kiel mendi en la sekcio "Mendoj". 

La aktualan liston de mendoj ni aperigos en la paĝaro de la disko: https://dvd.ikso.net en la sekcioj "Mendintaj".

 

Kiel ĝi aspektos?

Jen, vidu bildojn de la kovrilo en la Fotogalerio. Ekzistos 2 eblaj/elekteblaj versioj: 1-lingva aŭ 2-lingva.

La lingvon /aŭ version/ de la kovrilo eblas libere elekti – ĉe mendo de pli ol 500 pecoj. Se vi deziros malpli da diskoj, tiam ni proponas version dulingvan – EO-EN (esperanto-angla). Tiu taŭgas bone por kaj E-istoj, kaj por informado al ekstera publiko.

Verŝajne kelkaj asocioj (de pli „fortaj, grandaj lingvoj“) mendos „siajn“ lingvo-versiojn. En tia kazo ni povos al vi disponigi la diskojn en la sama lingvo. (Pri detaloj demandu nin rete, ni ankaŭ aperigos informojn pri kovriloj ene de la hejmpaĝo de la projekto)

La kovrilo per prilaboro similos al tiu de la pola disko „Esperanto“, farita de E@I por Bjalistoko.

La DVD mem aspektos same kiel antaŭa versio, kun aldona mencio pri la 3-e eldono.

Jen la dokumento - supra priskribo de la projekto kun bildoj por elŝuti en PDFDVD-EE_nova.pdf (785,7 kB)

 

Search site

© 2008 E@I - Ĉiuj rajtoj rezervitaj

https://www.ikso.net