Pri DVD

Nia plej lasta agado estas la re-eldono de la DVD "Esperanto elektronike". Legu detalojn en parto "Mendoj" kaj "Produktoj".

En tiu ĉi paĝo ni prezentas DVD-projektojn, kiujn realigas/is organizo E@I . La prezentitaj diskoj estas rezultoj de kunlaboro de multaj personoj kaj organizoj. Projektojn subtegmentis E@I, kiu zorgis pri la pretigo, kunordigo kaj fina elkreo de la diskoj.

Sube vi povas vidi unuajn du prezentojn - unue tute nova DVD-video "Esperanto estas...", presita fine de 2008. Sekve DVD-Romo "Esperanto elektronike", produktita en la jaro 2006 en 12.000 ekzempleroj.

E@I – Ni estas junaj homoj, kiuj ŝatas okupiĝi pri buntaj projektoj rilataj al Edukado@Interreto. E@I instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. Ni okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj.

Niaj diskoj (DVD "Esperanto elektronike) estas distribuitaj/ataj pere de unuopaj Esperantaj Landaj Asocioj aŭ libroservoj tra la tuta mondo - ekde Japanio ĝis Usono, ekde Islando ĝis Aŭstralio.

DVD-video "Esperanto estas..."

Tute nova informa filmo pri Esperanto, kiu dum 43 minutoj, kune en 6 partoj informas pri Esperanto, ĝia historio, kulturo, E-movado. Unuopaj partoj estas spekteblaj/montreblaj ankaŭ tute aparte, ĉiu de ili traktas Esperanton kaj la E-movadon per iom alia maniero, prezentas aliajn flankojn de ĝi.

Kreado de la filmo daŭris 3-jarojn, 2005-2008. Celo de la filmo estas montri, ke Esperanto estas viva, uzata kaj tre ŝatata lingvo de multaj homoj. La espero estas, ke la filmo informos milojn da homoj pri la taŭgeco de Esperanto en internacia komunikado kaj ke la filmo donos tiom bonan impreson, ke multaj ankaŭ volos eklerni la lingon.  Frapfrazo de la filmo estas: ”Esperanto estas... lingvo lerninda!” Pli da detaloj pri la realigo de la filmo vi povas legi en intervjua artikolo en Libera Folio

La filmo estas mendebla kontraŭ favora prezo - nur 2, resp. 3 EUR/peco! Vidu pli en sekcio Mendoj

 

 

 

DVD-Romo "Esperanto elektronike"

Sukcesa komputila DVD "Esperanto elektronike", kun abunda E-materialo.

La disko celas prezenti Esperanton kun sia multflanka "vizaĝo" - literaturo, muziko, vortaroj, ludoj, kongresoj, instruiloj, ... Disko enhavas tradukojn al 26 lingvoj. Unua eldono de 9000 ekzempleroj estis elvendita danke al antaŭmendoj de multaj E-organizoj, asocioj ene de 4 monatoj. Dua eldono de 3000 pecoj estis eldonita decembre 2006. De tiu dua eldono ankoraŭ restas ĉ. 500 pecoj - kaze ke vi interesiĝas, bv. viziti sekcion "Mendoj" aŭ "Produktoj", aŭ kontaktu nin.

Search site

© 2008 E@I - Ĉiuj rajtoj rezervitaj

https://www.ikso.net